Vizitu Forumon

La arto de ziŝao en Yixing

(GMT+08:00) 2011-06-28 17:35:16

La prospero de potofarado sekvis la homan kutimiĝon al te-trinkado. Laŭdire komence de Shennong (legenda figuro en antaŭ 2600 a.k) ĉinoj jam ekkutimiĝis al te-trinkado. En Tang-dinastio (618—907) furoris te-plezurado inter kleruloj. Literaturisto Lu Yu (733-804) verkis libron Pri Teo, en kiu estas priskribo ankaŭ pri te-poto el ziŝao. Oni eltrovis, ke per ziŝa-poto infuzita te-akvo gustas des pli dense aroma. Pro tio, ke ziŝao povas sorbi sukon de te-folioj, ju pli longe oni uzas la poton, des pli bongusta estas la te-akvo per ĝi. Tamen ĉu vi scias, ke oni estas postulemaj en uzo de ziŝa-potoj, jen diraĵo "varma poto por nutri teon", indike, ke antaŭ ol ĝui te-akvon, oni devas unue lavi la teon kaj per la teoakvo nutri la poton:

"Tio diras, ke kiam oni ekuzas la poton, oni devas unue lavi teon kaj verŝi la teakvon sur la poton. En lavado la tefolioj eketendiĝas kaj eligas ion nepuran. Kun la temposekvo, sur la potosurfaco formiĝas pakaĵo."

Ziŝa-poto portas profundajn kolorojn, multe purpuran, foje ruĝan kaj bluan, dum per moderna tekonologio oni povas aperigi ankoraŭ pli multajn kolorojn. Ziŝa-potoj varias en formoj kaj klasifikiĝis en kvin kategorioj: nuda, flora kaj frukta, kvadrata, vejna kaj ornamita. En Dingshu-distrikto de Yixing cirkulas rakonto pri "la poto kun traba tenilo" farita de literaturisto Su Shi (1037—1101) de Song-dinastio. Laŭdire, ĉi tiu erudiciulo maljunece emerite vivis en Dingshu-distrikto, kaj foje faris ziŝa-poton kun la tenilo kvazaŭ domotrabo. Tia poto poste fariĝis unu el la formoj de ziŝa-potoj kun la nomo "Su-a tenila poto". La ziŝa-majstroj de diversaj dinastioj verkis multajn rafinitajn potojn, kiaj "Gongchun-poto" en Ming-dianstio (1638-1644) , "Mansheng-poto" en Qing-dianstio (1636-1911) kaj aliaj. La fekunda iniciativo de virtuozoj donis al ziŝao animon.

"La teknologio de ziŝa-aĵoj estas integrita kaj heredita. Necesis tri jaroj por metilernantoj ellerni kiel fari ziŝa-poton. Sed kiel fari la poton kiel propran esprimon kun propra stilo, necesas la genio kun ŝvita laboro. Se oni deziras ŝanĝi la metion al arto, tio ja bezonas certegradan superlertecon, kaj estas longa proceduro. La kreado de artisto devas esti la unika kaj neripetebla."

Ziŝa-artistoj kunfandis la ĉinan tradician pentradon, kaligrafion kun gravurado en ziŝao, ke oni kulture kleriĝu en te-trinkado, tio ja estas saĝeco de ĉinaj kulturistoj. Sinjoro Sun Dingpu estas ankaŭ fama sigelil-gravuristo. Lastajn jarojn li des pli elstaras en gravurado sur ziŝa-aĵoj. Li kombinas la ziŝa-arton kun la sigelilan, kaj kunlabore kun famaj ziŝa-artistoj bakumis 108-formajn ziŝa-potojn kaj plue kun taiwan-komercisto pri teo faris "kulturan teon". Li elektis 108 zenajn sentencojn el budhismo kaj ilin gravuris respektive sur la pot-fundojn kaj Puer-teajn brikojn. Li esperas, ke homoj, ĝuante teon, povos sperti la diferencajn gustojn de la homa vivo.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto