Vizitu Forumon

Hinda komercisto kaj lia ĉina edzino

(GMT+08:00) 2012-08-28 17:05:44

Sekve de la senĉesa ekspansio de la ekonomia ligiteco inter Ĉinio kaj Hindio pliiĝas la interfluo de la dulandaj personoj, kaj la konkludo "amo sen landlimoj" estas refoje pruvita. Hinda junulo Joseph P. Vaijaeyonth el Madraso, la ĉefurbo de Tamulio kaj ĉina knabino Zhang Chenshu el la municipo Chongqing, estas feliĉaj geedzoj.

Enirinte ilian loĝejon, oni povas percepti densan interkulturan etoson: sur la muro pendas la ruĝa ĉina knodo simbolanta feliĉan geedziĝon, sur tablo fumas hinda incenso, kaj en la ĉambro aŭdiĝas hinda kanto. Antaŭ ses jaroj ili hazarde renkontiĝis en Hindio kaj enamiĝis unu al la alia. Parolante pri ilia renkontiĝo, Joseph havis freŝan rememoron. Li diris:"Ni konatiĝis antaŭ ses jaroj, kiam mia kompanio estis en Hindio. Mi konatiĝis kun ŝi en laboro per ĉina kompanio. Ŝi estis respondeculo de la kompanio pri kontakto, kiam mi la unuan fojon renkontiĝis kun ŝi. Poste ni enamiĝis unu al la alia. Kvankam mi ankoraŭ ne diris 'mi amas vin', tamen mi faris al ŝi edziĝpeton en pli rekta maniero. Ni estas tre feliĉaj."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto