Vizitu Forumon

Hinda komercisto kaj lia ĉina edzino

(GMT+08:00) 2012-08-28 17:05:44

La negoco de Joseph bone funkcias kaj havas belan perspektivon. Li opiniis, ke ĉio ĉi sukcesa estas neapartigebla disde la harmonia familio. Nun kun la geedzo loĝas la patrino de Zhang Chenshu. Antaŭ kelkaj jaroj ŝi kaj ŝiaj parencoj kaj ankaŭ la gepatroj de Joseph ne estis optimistaj pri tiu translanda geedziĝo, tamen la stabila amo de la du junuloj kortuŝis ĉiujn familianojn. La patrino estas tre kontenta pri sia bofilo. Ŝi diris: "Komence mi kaj mia edzo kaj la gepatroj de Joseph hezitis pri la translanda geedziĝo, ĉar ili havas malsamajn kulturojn, kutimojn kaj morojn, kaj ni ne povas facile komunikiĝi kun li. Tamen li estas tre sincera kaj respektas nin, kaj ni pensis, ke la du junuloj rajtas decidi pri sia propra afero. Li kutimiĝis al la ĉinaj manĝaĵoj kaj manĝas ĉion, kion mi preparas."

Antaŭ naŭ monatoj al la familio aldoniĝis nova membro. La familio okupiĝis pro la naskiĝo de ilia filino Yisha. La junaj geedzoj, kiuj tre ŝatas vojaĝon, kaj la patrino koncentris la energion al la anĝelo. Ŝi estas kvieta, kaj ŝiaj brilaj okuloj estas tre plaĉaj. Ŝi dolĉe endormiĝas, kiam la patrino lulas ŝin, zumante lulkanton.

Rigardante sian amindan filinon dormantan, Joseph diris kun rido, ke ili jam komencis la konsideron pri la eduko de sia filino. Li diris: "Mi parolas la hindian, la malajalan, la teluguan kaj la tamulan, kvankam ne tre flue, tamen legi estas senprobleme. Mi deziras, ke mia filino lernu la hindian kaj la ĉinan. Ni volas sendi ŝin al internacia lernejo."

En Pekino kaj aliaj famaj komercaj centroj de Ĉinio estas multaj translandaj geedzoj. Ili rompis la patan staton de la interkultura kogno, kiun oni ne povas solvi per diplomatia vojo. Jen la kanto "Love is cover blind", kiu interpretas la amon.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto