Vizitu Forumon

Hinda komercisto kaj lia ĉina edzino

(GMT+08:00) 2012-08-28 17:05:44

Zhang Chenshu estas malkaŝema knabino kaj laboras en iu fremdlanda firmao. Ŝi diris, ke ŝi neniam intencis serĉi amon de fremdlandano, tamen la sorto destinis ilian renkontiĝon. Ŝi diris: "Estas mirinde, ke ĝuante la ĉinan kulturon, mi povas koni la hindan kulturon. Kiam mi estis tre juna, mi eksciis, ke Hindio estas tre mistera lando. Per li mi povas koni pli da moroj kaj kutimoj de la lando."

Same kiel multaj aliaj translandaj geedzoj ankaŭ Joseph kaj Zhang Chenshu serĉas taŭgan manieron de interkompreniĝo. Kutime ili parolas la anglan en la ĉiutaga vivo, kaj Joseph diligente lernas la ĉinan lingvon. Post kiam ili ekloĝis en Pekino, Joseph establis sian kompanion en Pekino. Komence li renkontis multajn malfacilojn en komunikado kaj formalaĵoj, kaj lia edzino helpis al li venki la malfacilojn. "Mia edzino donis al mi grandan helpon en mia komercado. Ŝi helpis al mi solvi la lingvan malfacilon. Sen ŝia helpo mia kariero estas tre malfacila."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto