Vizitu Forumon

Rakonto pri Mohamat Adam, kiu entreprenas komercon inter Ĉinio kaj Afriko

(GMT+08:00) 2012-09-20 14:57:39


(La urbo Kantono)

Fine de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, la unuaj afrikanoj eniris en la ĉinan urbon Kantonon kaj komencis vendadon de ĉinaj komercaĵoj al Afriko. De tiam pli kaj pli da afrikanoj venas, inter ili estas studentoj, komercistoj kaj diplomatoj. Iuj lertas en parolo de la ĉina lingvo, iuj falis en amon kun ĉino aŭ ĉinino kaj organizis familion en Ĉinio. Hodiaŭ ni konigos unu el ili, sinjoron Mohamat Adam.

Mohamat Adam venas el Kamerunio, altas je 1,9 metro. En 1999 Li sole venis al Pekino por lernado en la pekina Norda Trafika Universitato. Post unu jaro en 2000 naskiĝis la mekanismo de ĉina-afrika kunlabora forumo kaj la komerca sumo inter Ĉinio kaj Afriko historie superis 10 miliardojn da usonaj dolaroj. El tio Mohamat Adam trovis komercan ŝancon. Fininte sian lernadon, li komencis sian komercon inter Ĉinio kaj Afriko. Li diris:

"Leviĝas senĉese la komerca sumo. Tial, en 2005 mi establis mian kompanion. Komence la komerco rilatis Kamerunion kaj Ĉinion, poste disvastiĝis en aliaj afrikaj landoj. Ni laboras por helpo al afrikaj entreprenoj eniri en la ĉinan merkaton kaj al ĉinaj entreprenoj fari investon en Afriko. La kompanio estas konsultejo pri investo kaj komerco inter Ĉinio kaj Afriko."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto