Vizitu Forumon

Rakonto pri Mohamat Adam, kiu entreprenas komercon inter Ĉinio kaj Afriko

(GMT+08:00) 2012-09-20 14:57:39


(Mohamat Adam. )

La kompanio nomiĝas "Africaccess", esperante "eniri en Afrikon". En 2006, dank' al la kompanio, la ĉina nordokcidenta provinco Shaan'xi kaj la kameruna Agrikultura Ministerio subskribis interkonsenton pri agrikultura ekspluato, kies valoro kalkuliĝas al pli ol 60 milionoj da usonaj dolaroj. Laŭ la interkonsento, la kameruna registaro liveras teron areantan dekmil hektarojn, kaj la uztempo estas 90 jaroj, kaj Ĉinio faras rizan plantadon, maniokan prilaboron kaj strutan bredadon. Nun glatas la programo, kaj grenoj jam estas vendataj en Kamerunio. La programo estis titolita "ekzemplo de agrikultura kunlaboro inter la du landoj".

Mohamat Adam estas fiera pro la programo. Li diris:

"Mi estas fiera pro la programo. Agrikulturo estas bazo de industriigo, sed evoluado de agrikulturo estas malfacila, ĝi bezonas longtempan kaj grandsuman investon. Tial mi tre fieras pro la sukcesa persvado al ĉinaj entreprenoj, ke ili investu en kameruna agrikulturo."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto