Vizitu Forumon

Rakonto pri Mohamat Adam, kiu entreprenas komercon inter Ĉinio kaj Afriko

(GMT+08:00) 2012-09-20 14:57:39


(Kamerunio)

En la lastaj dek jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko disvolviĝis rapide kaj ĉiuflanke, senĉese profundiĝis kaj maturiĝis. En 2000 stariĝis difinis "la novtipaj partneraj rilatoj kun longtempa stabileco, egaleco kaj reciproka utilo". En 2003 elmetiĝis "la novtipaj partneraj rilatoj kun longtempa stabileco, egaleco, reciproka utilo kaj ĉiuflanka kunlaboro". Kaj en 2006 oni konsentis establon de "la novtipaj strategiaj partneraj rilatoj kun politike egaleco kaj konfido en politiko, kunlaboro kaj ambaŭflanka gajno en ekonomio kaj interfluo kaj interlerno en kulturo. En 2000 la duflanka komerco sumo estis pli ol 10 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj en 2011 la sumo atingis 166,3 miliardojn da usonaj dolaroj. Nun Ĉnio jam estas la plej granda komerca partnero de Afriko kaj komerce kontaktas kun 53 afrikaj landoj.

Ĝuste en tiu ĉi fono, nun la kompanio de Mohamat Adam jare profitas milionojn da juanoj. Mohamat Adam diris, ke li kontaktas ĉinajn entreprenojn por ke ili investu kapitalojn al la kamenura ligna industrio kaj konstruado de loĝejoj. Li diris:

"En Kamenurio abundas resursoj, Precipe arbarkulturaj riĉfontoj, sed eksportado de malmola ligno estas prohibita, tial laŭ mi ĉinaj entreprenoj devas teni fabrikojn de ligno en Kamenurio, sed ne fari eksportadon pri ligno. En tia okazo Kamenurio povas akiri teknikojn prilaborajn pri ligno. Samtempe, ni esperas, ke ĉinaj entreprenoj konstruos loĝejojn en Kamenurio. Ĉar mankas loĝejoj en multaj urboj de Kamenurio. Mi esperas, ke, por akceli evoluadon de la loka ekonomio, la komerco utilos al evoluado de la socio."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto