Vizitu Forumon

Kunlabora medicin-servo protektas la sanon de kamparanoj

(GMT+08:00) 2012-09-11 15:11:50

Antaŭe la kosto de kuracado estis granda ŝarĝo por ĉinaj kamparanoj, kaj multaj malriĉiĝis pro malsanoj, tial oni timis viziti kuracistojn. En la jaro 2003 la ĉina registaro lanĉis la socian asekuron, kiu estas nomata la nova kampara kunlabora medicin-servo. Tio multe malpezigis la ŝarĝon de kamparanoj. En hodiaŭa programero mi rakontos al vi pri tiu efektiva avantaĝo por la kamparanoj.

Li Jie kaj liaj familianoj loĝas en la vilaĝo Changhe de la gubernio Jingshan, Hubei-provinco. Nelonge post la naskiĝo li estis diagnozita je denaska kormalsano. Liaj gepatroj estis ordinaraj terkulturistoj, kaj la familio vivis en malriĉeco. La kuraca kosto de dekmiloj da juanoj estis la nevenkebla malfacilo por ili, tial la kuracado prokrastiĝis ĝis lia aĝo de 15 jaroj. La patro de Li Jie diris: "En la jaro 2006 ni estis asekuritaj kontraŭ malsanoj, kaj danke al tio ni kuraĝis viziti kuracistojn. Lia kuracado dum 12 tagoj kostis pli ol 35 600 juanojn (ĉirkaŭ 5 600 usonajn dolarojn), kaj ni ricevis pli ol 19 000 juanojn da kompenso. Nun li estas sana."

En la jaro 2006 la gubernio Jingshan provis la kamparan kunlaboran medicin-servon. Danke al la asekuro saniĝis Li Jie kaj la familio ne estis superŝarĝita. Li Jie estas unu el la fruaj profitantoj de la asekuro.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto