Vizitu Forumon

Kunlabora medicin-servo protektas la sanon de kamparanoj

(GMT+08:00) 2012-09-11 15:11:50

Por ke la kamparanoj vizitu proksimajn medicinajn servojn laŭ sia eblo, la registaro lanĉis la sistemon de ŝtupa kompenso, tio estas, ke procento de la kompenso varias pro diversnivelaj hospitaloj. Zhang Guangxin, direktoro de la administra centro de la pekina distrikto Haidian pri la kampara kunlabora medicin-servo, diris, ke la sistemo de ŝtupa kompenso povas radikale solvi la problemon de neuzateco de resursoj de baznivelaj medicinaj resursoj. "En la distrikto Haidian la kompensa proporcio de la novtipa kampara kunlabora medicin-servo estas 80% por hospitaloj de la klaso unu, 70% por tiuj de la klaso du kaj 55% por tiuj de la klaso tri. La sistemo de ŝtupa kompenso helpas al la pacientoj konvene elekti hospitalojn kaj instigas ilin viziti lokajn hospitalojn por malgravaj malsanoj."

La novtipa kampara kunlabora medicin-servo reduktas la diferencon inter la urbanoj kaj kamparanoj kaj ludas tre gravan rolon por la sano de la kamparanoj.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto