Vizitu Forumon

Kunlabora medicin-servo protektas la sanon de kamparanoj

(GMT+08:00) 2012-09-11 15:11:50

Dum pli ol 30 jaroj de post la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko la registaro sendis al vilaĝoj grandan nombron da kuracistoj trejnitaj en simplaj teknikoj de diagnozo kaj kuracado por servi al la kamparanoj. Ili estis nomataj "nudpiedaj kuracistoj". Sekve de la komenciĝo de la reformado kaj malfermo ili retiriĝis el la historia scenejo, tamen la medicina servo al kamparanoj fariĝis granda problemo. En la jaro 2003 la ĉina registaro komencis provi la asekuron de kunlabora medicin-sistemo en la kamparo. Individuoj kaj la registaro kune liveras kapitalon por starigi medicinan fondaĵon, kaj la aliĝintoj de la sistemo rajtas peti de la fondaĵo partan repagon de siaj medicinaj elspezoj. Tio estas la unuafoja giganta enmeto de la registaro por la medicina servo al la kamparanoj.

Laŭ freŝaj donitaĵoj, al la asekuro aliĝis 832 milionoj da kamparanoj – 96,3% de la kampara loĝantaro. La ĉefa celo de la medicina asekuro estas malpliigi la ekonomian ŝarĝon de la kamparanoj en kuracado kaj altigi ilian sannivelon, kaj ĝuste pro tio la asekuro atingis rimarkindan rezulton.

Pro la nesufiĉeco de medicinaj resursoj en la kamparo la registaro asignis entute pli ol 63 miliardojn da juanoj en la lastaj jaroj por financi la konstruadon de 33 mil medicinaj institucioj guberniaj aŭ subguberniaj. Ĉina ministro pri sano Chen Zhu diris pasintjare en sesio de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, ke la registaro pliigos la financan enmeton al la baznivelaj medicinaj servoj. Li diris: "La grava punkto estas plibonigi guberniajn hospitalojn. Laŭ takso, guberniaj hospitaloj kapablas servi al 80% da pacientoj. La kunlabora medicin-servo ludos pli grandan rolon, se ni altigos la proporcion ĝis 90%, tio estas, ke la guberniaj hospitaloj povus efike kuraci iujn malfacile kuraceblajn malsanojn."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto