Vizitu Forumon

Kultura interfluo inter Ĉinio kaj Eŭropo profundigis interkomprenon de la du flankoj

(GMT+08:00) 2012-09-17 13:05:53

Ĉinio kaj Eŭropo estas fontoj de la orienta kaj okcidenta kulturoj. La kultura interfluo de la du flankoj havas longan historion. Tiuj interfluoj komprenigis al eŭropanoj ĉinan kulturon, kaj la eŭropan kulturon al ĉinoj. En hodiaŭa programero, ni iom babilu pri kultura interfluo inter Ĉinio kaj Eŭropo.

La vigla melodio vekis nian memoron pri la vespero de la 10a de oktobro, 2004, ĉe Wumen-pordego de la Imperiestra Palaco. La imperiestra palaco plenis de franca romantiko. Ankaŭ Zhengyang-pordego estis kolorigita per ruĝo, blanko kaj bluo, kiuj estas koloroj de franca naciflago. La brila prezentado de Jean Michel Jarre malfermis la kulturan jaron de Ĉinio kaj Francio. Kelkajn monatojn antaŭ la prezentado de Jean Michel Jarre, en Francio okazis koloraj kaj brilaj aktivadoj pri ĉina kulturo.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto