Vizitu Forumon

Kultura interfluo inter Ĉinio kaj Eŭropo profundigis interkomprenon de la du flankoj

(GMT+08:00) 2012-09-17 13:05:53

Post la kultura jaro inter Ĉinio kaj Francio pliiĝis kaj koloriĝis la kulturaj interfluoj inter Ĉinio kaj Eŭropo, ekzemple la kultura jaro inter Ĉinio kaj Italio. En Ĉinio okazis pli ol 40 aktivadoj pri italaj muziko, danco, teatro, filmo, pentraĵo kaj tiel plu. En 2010, la stratoj kaj la Koloseo en Romo estis ornamitaj per ĉina ruĝo. La popolanoj en grandaj urboj de Italio povis proksime spekti brilajn prezentadojn pri ĉinaj muziko, opero, danco, ekspozicio kaj popolarto. La ĉina kulturo profunde impresis tieajn popolanojn. Cetere okazis ankaŭ kulturaj jaroj inter Ĉinio kaj Hispanio kaj Britio.

La jaro 2012 estas grava periodo de la kultura interfluo inter Ĉinio kaj Eŭropo. En la jarkomenco, en Bruselo inaŭguriĝis Dialoga Jaro de Kulturoj de Ĉinio kaj Eŭropo. En aprilo, establiĝis altranga mekanismo de homaj interfluoj inter la du flankoj. Same kiel politiko kaj ekonomio kulturo jam fariĝis apogilo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo. Ekde establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo, la du flankoj akiris grandan sukceson en politika kaj ekonomia kunlaboroj. Samtempe la du flankoj ankaŭ alte atentas kulturan interfluon. Xing Hua, esploristo de Ĉina Esplorejo pri Internaciaj Problemoj, opiniis, ke alta atento de Ĉinio kaj Eŭropo pri kultura interfluo estas objektiva postulo.

"De la lastaj jaroj plivaste kaj pliprofunde disvolviĝis la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo. La du flankoj ankaŭ alte atentas kulturan kunlaboron. Tial ili okazigis multaj aranĝojn grandajn, freŝajn kaj influhavajn. Tio estas objektiva postulo de la du flankoj."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto