Vizitu Forumon

Kultura interfluo inter Ĉinio kaj Eŭropo profundigis interkomprenon de la du flankoj

(GMT+08:00) 2012-09-17 13:05:53

La kultura jaro de Ĉinio kaj Francio estis grandskala kultura interfluo organizita de la dulandaj registaroj. De 2003 ĝis 2005 pli ol 30 kulturaj aktivadoj sinsekve okazis en Francio kaj Ĉinio. Valerie Baraban, kultura vickonsilisto de franca ambasadorejo en Ĉinio, diris, ke la kultura jaro metis novan bazon por la dulandaj interfluoj.

"La kultura jaro havis grandan influon. La influo estis videbla ĉiutage. Kultura Printempo inter Ĉinio kaj Francio estas grandskala aktivado post la kultura jaro. Fondiĝo de franca kultura centro en Ĉinio estis frukto de la kultura jaro. La kultura jaro estis grava periodo kaj metis novan bazon por la dulandaj rilatoj."

En la kunsido kun personoj en franca kultura rondo okazinta en 2005, ĉina ĉefministro Wen Jiabao proponis okazigi senfinan kulturan jaron inter Ĉinio kaj Francio. La propono ricevis pozitivan respondon de la personoj en franca kultura rondo. Tial la Kultura Printempo fariĝis regula kultura aranĝo5555 de Ĉinio kaj Francio.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto