Vizitu Forumon

La espero kaj persistemo de la patrino kaj la filo

(GMT+08:00) 2012-09-20 14:32:55

Ĉiu homo havas sian propran deziron pri la urbo Pekino. Iuj venas ĉi tien por siaj sonĝoj, ili sentas la urbon kombinita de tradicio kaj moderno, dum alie por serĉi sian amon kaj fine trovis sian amaton. Tamen por la mongola fraŭlino Menghetula, kiu nun laboras en Ĉina Radio Internacia, Pekino unue signifas esperon. Ĝuante ĝojon el sia laboro en la urbo, kiel patrino ŝi samtempe ŝarĝas grandan esperon por sia malsanega filo.

En la komenco de la 90aj jaroj de la lasta jarcento en mongola universitato Menghetula lernis la ĉinan lingvon. Post diplomitiĝo ŝi kaptis la ŝancon lerni ĵurnalismon 1 jaron en Guangxi-a Universitato de Ĉinio. Menghetula diris, ke tiam en la universitato ŝi estis la sola studento el Mongolio.

"Krom lernado mi havas intereson foti ĉinajn pitoreskajn pejzaĝojn kaj skribi turismajn taglibrojn. Miaj fotoj kaj skribitaĵoj iam publikiĝis en la ĵurnalo Mongola Novaĵo kaj estis ŝatataj de la mongolaj legantoj."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto