Vizitu Forumon

La espero kaj persistemo de la patrino kaj la filo

(GMT+08:00) 2012-09-20 14:32:55

Por plibone studi la ĉinan lingvon kaj ĵurnalismon, en 2003 Menghetula ree venis al Ĉinio kaj aspiris por la doktoreca studado en Wuhan. Tiam ŝi suferis serion da malfaciloj, tamen ŝi neniam forlasis la esperon.

"Kiam mi atingis la urbon Wuhan, mi ĉiam sentis la simpatiecon de miaj instruistoj kaj varmecon de miaj kunlernantoj, ĝis nun mi ankoraŭ ne povas forgesi. Estas malfeliĉe, ke ĝuste tiam mia patrino forpasis. En la jaro kiam mi preparis la disertaĵo mi estis graveda. Estis pli malfeliĉe, ke mia filo havis la malsanon de denaska galdukto-atrezio. Tiam estis la plej malfacila kaj neforgesebla tempo por mi. Mia instruistoj kaj kunlernantoj donis al mi grandan kuraĝon, subtenon kaj helpon. Sub ilia helpo kaj mia propra klopodo, mi finis mian doktorecan studon en 2007."

En 1992 kiam Menghetula ankoraŭ estis studento de universitato, ŝi partoprenis en konkurso de aŭskultantoj organigita de la mongola departemento de ĈRI kaj ricevis la poŝtkarton de la departemento. Do en 2011 kiam ŝi komencis laboron tie, ŝi sentis grandan ĝojon. Tamen vizaĝe al sia malsana filo, ŝi aspektas iom trista.

"De naskiĝo mia filo havas la malsanon de denaska galdukto-atrezio kaj nur post kelkaj tagoj de sia naskiĝo lia galveziko estis ekscizita en Sud-Koreio. Ĉar la galdukto estas blokita, li suferis ankaŭ hepatan cirozon. Mi sciis, ke la ĉina medicino jam estas tre progresinta, do mi havas grandan esperon al ĝi. Post kiam mi venis al Pekino, mi ĉiam okupiĝis pri vizito al diversaj hospitaloj kaj fine mi elektis la hospitalon 302 por kuracado de mia filo."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto