Vizitu Forumon

La espero kaj persistemo de la patrino kaj la filo

(GMT+08:00) 2012-09-20 14:32:55

Poste sub helpo de amikoj Menghetula trovis lernejon proksiman al sia laborejo, kiu povas ricevi sian filon. Por pli bona komuniko inter la filo kaj la ĉinaj kunlernantoj, ĉiutage ŝi instruis la ĉinan lingvon al sia filo. Du monatojn poste, la filo jam povis ne nur kompreni la vortojn de siaj instruistoj, sed ankaŭ fari elementan komunikon en la ĉina lingvo.

Dum la kuracado, Menghetula havas pli profundan kontaktiĝo kun la ĉinaj hospitaloj kaj kuracistoj. Pri la kuracada nivelo de Ĉinio, Menghetula diris,

"Mi sciis, ke la kuracado de Ĉinio estas sufiĉe bona, precipe la medicinaj ekipaĵoj kaj teknikoj jam atingis la avangardan nivelon de la tuta mondo. La ĉina kuracisto opinias, ke nun la kuracmetodo mia filo devas ĉefe dependi de prizorgo kaj fine li bezonos operacion de hepata greftado por kompleta boniĝo. Nun mi serĉas la kuraciston, kiu povas bone fari la operacion. Mi iam aŭdis, ke multaj mongolaj malsanuloj venis al Pekino por ricevi la operacion. Do mi havas konfidon al la ĉinaj kuracistoj. Krome, mi ankaŭ interesiĝas pri ĉin-medicina kuraco, ĉar ĝi estas tre milda, ne simila al la okcidenta medicino kun malbona efiko al homoj. Do mi deziras per la ĉinmedicino kuraci mian filon."

Menghetula diris, ke en Ĉinio ŝi jam dufoje plenumis siajn dezirojn kaj nun ŝi ankaŭ laboras en Pekino. La urbo donis al ŝi multajn belaĵojn kaj ankaŭ ŝi jam fandiĝis en la urbo, kiun multaj homoj aspiras. Ŝi esperas, ke la urbo povas plenumi ŝiajn pli multajn esperojn.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto