Vizitu Forumon

Tibetaj muzikistoj alvokis establi specialan departementon por protekti tradician nacian muzikon

(GMT+08:00) 2012-09-24 13:34:09

Laŭ la opinio de ordinaraj homoj, ĉiuj tibetanoj kapablas kantadon kaj dancadon. Nun komerciĝas la disvolviĝo de tutmonda muzika rondo. Kiel oni heredu, disvolvu kaj diskonigu la tibetan muzikon? En aŭgusto de 2012, en Lasao, kolektiĝis dekoj da specialistoj, erudiciuloj kaj muzikistoj el la tuta lando por okazigi la 1-an Pintan Forumon pri Tibeta Muziko. Ili proponis establi specialan departementon por protekti tradician nacian muzikon. Samtempe la tekstverkistoj kaj komponistoj de tibeta muziko devas fortigi lernadon de la tibeta kulturo kaj modigi la tibetan muzikon per moderna komerca koncepto.

Pro kunfandiĝo kun aliaj kulturoj formiĝis specifika tibeta kulturo. De la lasta jarcento estis 3 periodoj de la verkado kaj disvastigo de la tibeta muziko.

En la 60aj jaroj de la lasta jarcento, populariĝis multaj kantoj, ekzemple Vestolavada Kanto kaj Kantas Liberigitaj Servutuloj, kun la tibetaj trajtoj. Famiĝis amaso da tibetaj kantistoj, ekzemple Tseten Drolma. En la 90aj jaroj de la lasta jarcento, rapidiĝis la disvastiĝo de kantoj en la tibeta stilo. En tiuj kantoj troviĝis ankaŭ elementoj de popkantoj. De la nova jarcento, pro komerca funkciado aperis pliaj kantoj en la tibeta stilo. Ankaŭ tibetaj kantistoj estas ŝtataj de la popolanoj. Krome perfektiĝis la kolektado kaj administrado de la materialoj pri tibetaj popolkantoj, infankantoj, drinkkantoj, laborkantoj kaj opero.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto