Vizitu Forumon

Tibetaj muzikistoj alvokis establi specialan departementon por protekti tradician nacian muzikon

(GMT+08:00) 2012-09-24 13:34:09

Krom tibetaj popolkantoj ankaŭ tibeta budaisma muziko estas bone protektata kaj heredata. La 42-generacia heredanto de Dao Kanto esprimis intervjuate,

"La religia muziko, Dorjedrak-Danco kaj tibeta incenso estas ŝtataj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. La religia muziko kaj popolkantoj de Tibeto estas bone protektataj nun. La budaisma muziko kvietigas homojn, tial multaj homoj en kaj ekster-landaj tre ŝatas la Dao Kanton."

De la lastaj jaroj, krom tibeta religia muziko, monde famiĝis ankaŭ tibetaj kantado kaj dancado. Sinjorino Gan Lu, plenuma inspektoro de Ĉina Orienta Arta Grupo, diris al raportisto, ke Ĉina Kantdanca Ensembleo sub la grupo havas pli ol 100 prezentadojn eksterlande ĉiujare. Ĉiu prezentado inkludas tibetajn kantadon kaj dancadon.

"La Ĉina Kantdanca Ensembleo havas 60-jaran historion. La prezentado de la ensembleo konsistas el naciaj kantadoj kaj dancadoj. Inter ili triono da programeroj temas pri Tibeto. La prezentado plaĉas al tiuj fremdlandaj spektantoj."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto