Vizitu Forumon

Tibetaj muzikistoj alvokis establi specialan departementon por protekti tradician nacian muzikon

(GMT+08:00) 2012-09-24 13:34:09

Sekve de prosperiĝo de tibetaj muziko kaj prezentado, pli kaj pli evidentiĝas kelkaj problemoj pri tibetaj popkantoj, ekzemple unikeco de la stilo kaj tiel plu. Specialistoj kaj erudiciuloj iomete maltrankvilas pri tio. He Xiaobing, profesoro de Ĉina Komunika Universitato, konigis,

"En la 90aj jaroj de la lasta jarcento, la nombro de tibetaj kantoj estis tro multaj, sed la kvalito de tiuj kantoj ne estis tiel bona. Ĉiujare estas pli ol 30 mil kantoj nove verkitaj, tamen populariĝas nur kelkaj el ili. Mankas al plej parto de tiuj kantoj propra stilo."

Chosphel, profesoro de Minzu Universitato de Ĉinio, opiniis, ke nun mankas la kantoj kun artaj stiloj kaj karakterizoj. La verkado de tibetaj muzikaĵoj devas esti diversa.

Cetere multaj specialistoj kaj erudiciuloj prezentis, ke nun jam maturiĝas la komerciĝa disvolviĝo de tibeta muziko. Ankaŭ aliaj gentaj muzikoj estas alte atentataj. Fama tibeta kantisto Dorje Tsering alvokis, ke la registaro establu specialan departementon por protekti kaj heredi la tradician muzikon.

"Iuj muzikoj kaj kulturoj ne alportos ekonomian intereson al homoj. Sed protektado de la eminentaj muzikoj kaj kulturoj bezonas subtenon de la registaro. Mi proponas establi tibetan popolan kantdancan trupon por protekti la gentajn kantadon kaj dancadon."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto