Vizitu Forumon

Ĉinio povas fari ĝustan takson por sia stabila disvolviĝo

(GMT+08:00) 2012-11-05 15:13:31

Omar montris, ke nun multaj landoj en la mondo vizaĝas al la serioza financa krizo, tamen Ĉinio ankoraŭ tenas stabilan ekonomian kreskon danke al la Komunista Partio de Ĉinio, kiu donas grandan atenton al la problemoj dum la evoluigo kaj laŭeble eviti la negativajn faktorojn. Li diris,

"Ĉinio jam konsciis la gravecon de la kontraŭkorupta laboro. Tio estas garantio por kontinuigebla disvolviĝo de la ekonomio. La altranguloj de la Komunista Partio de Ĉinio alte atentas la kontraŭkoruptan laboron. Krome, Ĉinio ankaŭ promulgis leĝojn por redukti kaj elimini koruptiĝon. La sukceso de Ĉinio en la ekonomia konstruado atestas, ke estas efika la kontraŭkorupta laboro de Ĉinio."

Omar diris, ke Ĉinio ludas pli gravan rolon en la mondo. Plejparto de tutmondaj landoj, inkluzive de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, aktive disvolvas duflankajn rilatojn kun Ĉinio. Li diris,

"En la komenco de la kuranta jaro dum la vizito de ĉina ĉefministro Wen Jiabao en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj registaroj de la du landoj subskribis interkonsenton pri starigo de la strategia partnereco. Tio estas ĝojiga afero. Nun estas 36 kunlaboraj interkonsentoj inter la du landoj. Eble la nombro kreskos ĝis 40 en la fino de la kuranta jaro. En 2006 la duflanka komerco inter Ĉinio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kalkuliĝis al 14 miliardoj da usonaj dolaroj. Ĝis la fino de 2011 la sumo kreskis ĝis 35 miliardoj da usonaj dolaroj. Ni fieras pri tio."

Omar esprimis, ke Ĉinio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj estas forte interkompletigaj. La du landoj devas plu kunlabori kaj antaŭenpuŝi la strategian partnerecon. Li esprimis ankaŭ gratulon al la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Li diris,

"Mi gratulas Ĉinion por la okazigo de la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj deziras senĉesan disvolviĝon de Ĉinio. "

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto