Vizitu Forumon

Ĉinio povas fari ĝustan takson por sia stabila disvolviĝo

(GMT+08:00) 2012-11-05 15:13:31

Alberto Jesus Blanco Sliva

Nia raportisto intervjuis ankaŭ al Alberto Jesus Blanco Sliva, kuba ambasadoro en Ĉinio. Li esprimis, ke la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio fariĝos nova startpunkto de politika, ekonomia kaj socia disvolviĝo de Ĉinio.

Alberto Jesus Blanco Sliva diris, ke la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Komunista Partio de Kubo havas longtempan amikecon. En la pasintaj 10 jaroj estis fruktodonaj interŝanĝoj inter la du partioj. Tio metis bonan bazon por la politika interfido kaj komerca disvolviĝo.

Alberto Jesus Blanco Sliva esprimis, ke li propraokule vidis la dinamikan disvolviĝon de la ĉina ekonomion kaj senĉesan progreson en certigo de la socia sekureco kaj mediprotekto en la pasintaj 10 jaroj.

Alberto Jesus Blanco Sliva deziris grandan sukceson al la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto