Vizitu Forumon

Amo de kanada verkisto al Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-11-19 14:55:38

Sekve de la rapida disvolviĝo de la nacia ekonomio kaj senĉesa fortiĝo de la ampleksa kapablo Ĉinio altiras pli kaj pli da fremdlandanoj. Kvankam ili havas malsamajn ŝtatanecojn kaj parolas malsamajn lingvojn, tamen ili havas similan revon pri Ĉinio kaj volas disvolvi siajn proprajn karierojn en Ĉinio kaj persone sperti apartan ĉarmon de Ĉinio. En hodiaŭa programero, ni rakontos al vi pri kanada verkisto.

En 2001 kanada verkisto Lisa Carducci ricevis premion "Amikeco'' donitan de la ĉina registaro. Ĝi estas la plej alta por fremdlandanoj. Dum pli ol 20 jaroj en Ĉinio ŝi verkis multajn artikolojn kaj librojn pri la vivo de ĉinoj kaj ŝanĝiĝoj de Ĉinio.

"Mi kolektas tekruĉojn kaj teon. Mi trinkas teon ĉiutage kaj elektas malsamajn teojn laŭ sezonoj.''

La parolinto estas Lisa Carducci, fama kanada verkisto en Ĉinio. Ŝi bone konas Ĉinion. En ŝia hejmo estas multaj objektoj kun ĉinaj trajtoj.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto