Vizitu Forumon

Amo de kanada verkisto al Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-11-19 14:55:38

En 1985 Lisa unuafoje venis al Ĉinio kaj planis resti ĉi tie 1 jaron. Tamen ŝi ne volis foriri el Ĉinio post mallonga restado. Ĝis nun Lisa jam vojaĝis al preskaŭ la tuta Ĉinio.

"Mi restis en Ĉinio jam 21 jarojn kaj la restos plu. Mi ĉiam renkontas bonkorulojn kaj trovas interesajn aferojn en diversaj lokoj. Mi vojaĝis al multaj lokoj de Ĉinio, ekzemple 11-foje al Ningxia-a Huja Aŭtonoma Regiono, 7-foje al Aŭtonoma regiono de Interna Mongolio kaj 8-foje al Yunnan-provinco. ''

La ĉiutaga vivo estas la fonto de la kreado de verkistoj. Lisa diris, ke la ĉina kulturo revigligas ŝian pensadon. Atinginte Ĉinion, Lisa verkis multajn rumanojn, poemojn kaj artikolojn pri Ĉinio. Ŝiaj verkaĵoj estas plenaj de profunda amo al Ĉinio. Ŝi diris,

"Mi volas konigi Ĉinion al fremdlandanoj kaj alilandajn kulturojn al ĉinoj. Mi verkas tion, kion mi vidas.''

La alia hobio de Lisa estas pentrado. Ŝi pentris la vivon de ordinaraj homoj. Lisa 20-foje okazigis ekspoziciojn de siaj pentraĵoj kaj oferis la enspezojn al tiuj, kiu bezonas helpon. Ŝi ankaŭ monhelpis pli ol 10 infanojn. En 2003 Lisa financis tibetan knabinon por ŝia universitata lernado.

"Nun jam diplomiĝis la tibeta knabino kaj ŝi laboras en Tibeto. Ŝi jam havas filinon kaj vizitos min en la venonta somero.''

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto