Vizitu Forumon

Amo de kanada verkisto al Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-11-19 14:55:38

Iufoje kiam Lisa vizitis la regionon Ningxia, loka sigelila gravuristo tranokte faris sigelilon por ŝi. Lisa bone konservas la sigelilon.

"Sur la sigelilo estas vortoj: Servado al Popolanoj. La kapo de la sigelilo estas ŝafo, ĉar mi naskiĝis en la jaro de ŝafo laŭ la ĉina tradicio."

Danke al sia speciala kontribuo Lisa estis premiita de la ĉina registaro en 2011. La premio estas plej alta honoro de la ĉina registaro por fremdlandanoj.

Lisa havas blondan hararon kaj rektan nazon kaj estas afabla kaj modesta. Ŝi konigis Ĉinion al la mondo kaj la mondon al Ĉinio. La ŝanĝiĝoj profunde impresis ŝin.

"La ĉina ĵurnalo China Daily raportis, ke en Pekino ĉiutage kreskas la nombro de novaj aŭtoj je 1 000. Rapide disvolviĝas Ĉinio."

Nun Lisa jam tute kutimiĝis al la vivo en Ĉinio. Kiam ŝi revenis al Kanado, ŝi tre sopiris pri Ĉinio.

"Nun Pekino estas mia hejmloko. Mi ŝatas la vivon ĉi tie. "


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto