Vizitu Forumon

Specialistoj klarigis internacian strategion de la ĉina kulturo

(GMT+08:00) 2012-12-03 08:49:37

En oktobro de 2011 okazis la 6a plena sesio de la 17a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. La sesio difinis la internacian strategion de la ĉina kulturo.

Liu Yuzhu, direktoro de la kultura departemento de la ĉina Kultura Ministerio, tiel klarigis, ke la internacia strategio celas ne nur grandigi la softforton de Ĉinio kaj okupi la internancian kulturan merkaton, sed ankaŭ radike elimini la miskomprenon de aliaj landoj pri Ĉinio.

"Mi opinias, ke la internacia strategio de la ĉina kulturo celas ne nur grandigi softforton de Ĉinio kaj okupi la internancian kulturan merkaton, sed ankaŭ akceli kunfandiĝon de la ĉina kulturo kun la monda. Sekve de la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio aperis multaj opinioj kontraŭ Ĉinio, ekzemple la aserto "minaco de Ĉinio". Por elimini tiujn malĝustajn opiniojn ni devas konigi la tradician kulturon kaj valorkoncepton de Ĉinio al la tuta mondo. Per kulturaj interŝanĝoj oni povas atingi reciprokajn komprenojn kaj respektojn. Fortigo de interŝanĝoj estas celo de la internacia strategio. "

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto