Vizitu Forumon

Specialistoj klarigis internacian strategion de la ĉina kulturo

(GMT+08:00) 2012-12-03 08:49:37

Ĉiuj nacioj havas siajn proprajn kulturojn, kiuj konsistigas riĉajn kaj buntajn civilizaciojn de la homaro. Ĉiu kulturo havas sian valoron.

En sia 33a Konferenco en 2005 Unesko sankciis Konvencion pri Protektado kaj Akcelo de Kultura Diverseco. Pli ol 160 landoj aliĝis al la konvencio. Tio signifas, ke pli kaj pli multaj landoj rimarkis la gravecon de kultura diverseco por la ekzisto kaj disvolviĝo de la homaro. Profesoro Liu Chang, vicdirektoro de Komunika Instituto sub la Ĉina Komunika Universitato, opiniis, ke estas konforma al la protekto de kultura diverseco.

"la internacia strategio de la ĉina kulturo konformas al la ideo pri protekto de kultura diverseco kaj interŝanĝo de malsamaj kulturoj. Ni opinias, ke ĉiu kulturo havas sian propran valoron. Ni devas respekti malsamajn kulturojn. Tamen antaŭe Ĉinio ne estis tiel forta, kaj evoluintaj landoj eksportis siajn kulturojn al Ĉinio. Nun ni esperas ekvilibrigi situacion. "


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto