Vizitu Forumon

Ĉina ekonomio ne estas "griza cigno"

(GMT+08:00) 2013-03-12 15:20:19     Redaktoro:Yu Rongkang

En la pasinta periodo iuj okcidentaj mediatoj kaj komercistaj rondoj donis tre fortan atenton al la ĉina ekonomio, kun la timo, ke ĝi malmole surteriĝus. Kelkaj mediatoj iam konjektis "malmolan surteriĝon" de la ĉina ekonomio, malboniĝon de la eŭropa ŝuldkrizo, kolapson de la usona ŝuldo, mezorientan malkvietecon kaj retiron de Britio el Eŭropa Unio kiel kvin "grizajn cignojn", kiuj probable minacus reprosperiĝon de la monda ekonomio en 2013.

La esprimo "griza cigno" estas derivita el "nigra cigno". "Evento de nigra cigno" aludas neprognozeblan aŭ eksterordinaran gravan minacon aŭ krizon, kaj "griza cigno" implicas "prognozeblan gravan minacon aŭ krizon". Ĉu la ĉina miraklo kontinua jam de pli ol 30 jaroj vere ne daŭros plu? Antaŭ la du politikaj sesioj de Ĉinio. La aserto "griza cigno" denove vekis atenton de internaciaj mediatoj al la perspektivo de la ĉina ekonomio.

Fakte, la aserto "griza cigno' ne estas freŝa. Ĝi baziĝis sur la banalaĵoj: "la disvolva maniero havas multajn kaŝitajn danĝerojn", kaj "elĉerpiĝos la demografia dividendo". Sed sub la fono de la internacia financa krizo tiu ĉi aserto estas iom demagogia. En 2012 la ekonomia kresko de Ĉinio la unuan fojon falis ĝis malpli ol 8%. Tio kvazaŭ aldonis bazon al tiuj maloptimismaj pri la ĉina ekonomio, tamen fakte pli kaj pli multe da favoraj donitaĵoj montras, ke prosperos plu la ĉina ekonomio.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto