Vizitu Forumon

Ĉina ekonomio ne estas "griza cigno"

(GMT+08:00) 2013-03-12 15:20:19     Redaktoro:Yu Rongkang

Lastatempe la rusa Maten-Ĵurnalo aperigis artikolon, asertante, ke Ĉinio ŝanĝiĝas de "monda fabriko" al "la plej granda konsumanto de la mondo", kaj tio fariĝis "bona novaĵo de la mondo". La novaĵ-agentejo Bloomberg News diris, ke jam en tri sinsekvaj jaroj la enspezo de ĉinaj kamparanoj kreskis pli rapide ol tiu de la urbanoj, kaj tio signifas fortiĝon de la konsuma kapablo en pli granda sfero, kaj helpas resaltiĝon de la ekonomia kresko.

Impeto por la ekonomia kresko de Ĉinio venas el la reformdo, kaj la daŭra kresko dependas de profundigo de la reformado. Sendube, la ĉina ekonomio alfrontas multajn malfacilojn. Tamen la nova gvidantaro alte tenos la standardon de la reformado kaj klopodos puŝi la ekonomion al la vojo de pli bonkvalita kresko. La singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao, la rusa Maten-Ĵurnalo kaj la usona dumonata revuo Eksteraj Aferoj ĝoje vidis antaŭ la du politikaj sesioj de Ĉinio, ke la ĉina gvidantaro senĉese eligis la deziron profundigi la reformadon.

La avantaĝoj de Ĉinio estas ne nur tiuj. Fremdlandaj mediatoj opinias, ke Ĉinio komencis fruktodonan disvolvon en sia okcidenta parto kaj trovis lokojn por industria transigo de la orienta regiono. Sekve de la "okcidenta disvolvado" estas merkata ekspansio, vigla investo kaj boniĝo de la popola vivo. Krome Ĉinio spertas plej grandskalan urbanizadon en la homa historio. Tio liberigas multajn laborfortojn kaj donas sufiĉan spacon al ekspansiigo de la enlanda postulado.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto