Vizitu Forumon

Ĉina ekonomio ne estas "griza cigno"

(GMT+08:00) 2013-03-12 15:20:19     Redaktoro:Yu Rongkang

Kial la ĉina ekonomio ne fariĝos "griza cigno"? Retrorigardante la pasintajn jarojn, oni povas vidi, ke ekde la reformado kaj malfermo de Ĉinio aperis jam multaj prognozoj pri kraŝo de la ĉina ekonomio, sed neniu el ili rezistis antaŭ la fakto, ke bone funkcias la ĉina ekonomio. La germana semajna revuo Epoko opiniis, ke daŭros plu prospero de la ĉina ekonomio. Ĉina ekonomikisto Lin Yifu asertis, ke la ĉina ekonomio povas rapide kreski plu 20 jarojn. Usona specialisto opiniis, ke Ĉinio havas periodon de ora oportuno.

Estas evidente, ke internaciaj mediatoj ĝenerale estas optimismaj pri la ĉina ekonomio. Multaj opiniis, ke la eksporto de Ĉinio restas fortika, la enlanda postulado pli kaj pli vigliĝas, kaj restas granda potencialo en la reformado. Malgraŭ iuj malfaciloj, Ĉinio havas multajn kernajn konkurencfortojn, kaj pro tio sufiĉas por ke ĝi gvidu plu la ekonomian kreskon de la mondo.

Ĉinio restas grava motoro de la monda ekonomio. La novaĵ-agentejo Bloomberg News opiniis, ke en 2012 Ĉinio jam fariĝis la plej granda komercanto de la mondo anstataŭ Usono. La ĉina komerca ministerio rimarkigis, ke en 2012 la sumo de la ĉina varkomerco estis je pli ol 15 miliardoj da dolaroj malpli granda ol tiu de Usono, tamen estas la nekontestebla fakto, ke senĉese leviĝas la pozicio de Ĉinio kiel komerca potenco. Januare de la kuranta jaro la importo kaj eksporto de Ĉinio kreskis per 26,7% kompare kun tiuj en la sama periodo de la antaŭa jaro.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto