Vizitu Forumon

En Kurso de Minosun – Scieto pri Ĉinaj Antikvaj Mapoj

(GMT+08:00) 2014-04-08 16:00:16     Redaktoro:Xiong Linping

M: La mapo Zhaoyutu havas grandan valoron en arkeologio, historiologio, lingvistiko, sociologio, arkitekturo k.s., kaj certan pozicion en la historio de la mapado.

P: Kaj cetere ĝi estas pli frua je 600 jaroj ol la plej frua mapo de la Roma Imperio!

M: La antikva mapo sur silko, elterigita el la tombejo Mawangdui en la Okcidenta Han-dinastio (206 a. K. – 24 a. K.), ankaŭ estas unu el la plej fruaj mapoj ekzistantaj en Ĉinio.

Kunsone: Decembre de 1973 en la kavo numero tri de la tombejo Mawangdui en la urbo Changsha oni trovis tri mapojn sur silko, sed jam rompiĝintajn en pecojn. Poste oni remetis ilin en originan staton per riparo kaj reakiris tiujn tri mapojn, nome topografian, garnizonejan kaj urban.

Tiuj ĉi mapoj desegniĝas sur kvadrata silko kun egalaj lateroj de 96 centimetroj kaj datiĝas de 2 100 jaroj. La topografio mapita ne multe diferencas de la nuna teraspekto de la suda parto en la provinco Hunan.

P: En la Qing-dinastio (1944 – 1911) la imperiestro Kang Xi dekretis kompili por si tutlandan mapon. Oni nomas ĝin Reĝa Mapo Panorama.

M: La Reĝa Mapo Panorama estas la unua mapo akirita el surloka topografado tra la tuta Ĉinio. Ĝi estas grava mejloŝtono en la ĉina topografada historio.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto