Vizitu Forumon

En Kurso de Minosun – Scieto pri Ĉinaj Antikvaj Mapoj

(GMT+08:00) 2014-04-08 16:00:16     Redaktoro:Xiong Linping

Kunsone: La topografado por la Reĝa Mapo Panorama oficiale komenciĝis en aprilo de 1708 kaj finiĝis en januaro de 1717; krom Xinjiang kaj Tibeto la mezurado kovris ĉiujn aliajn lokojn en Ĉinio. En la jaro 1717 la mapo estis prezentita al la imperiestro Kang Xi.

Sur la Reĝa Mapo Panorama troviĝas la reto interplektita el latitudoj kaj longitudoj. Ĝi estas ellaborita surbaze de 630 punktoj interkrucitaj de latitudoj kaj longitudoj. La tuta mapo, laŭprovince, estas dividita en 41 sekciojn. La plej nordorienta landlimo, en la mapo, kuŝas en la insulo Sakhalin; la plej sudorienta, en Tajvano; la plej okcidenta, en la rivero Yili; la plej norda, en la lago Baikal; la plej suda, en la insulo Hainandao. Partoprenantoj en la mapado estis kelkaj eŭropaj jezuitoj kaj pluraj ĉinaj sciencistoj.

P: En Ĉinio ekzistas ankoraŭ multe da altvaloraj antikvaj mapoj aŭ atlasoj, kiaj la mapo Huayitu kaj la mapo Yujitu, ambaŭ gravuritaj sur ŝtonplato.

M: La mapo Yujitu estas la plej frua mapo, ĉe kiu oni uzas skalon signitan per kvadratetoj, en Ĉinio. La mapo markas ĉefajn montojn, riverojn kaj sidejojn de provincoj kaj urboj en la orienta parto de Ĉinio.

P: Malnovaj mapoj havas gravajn valorojn por literaturo, kolektado kaj arto. Por kolektantoj malnovaj mapoj estas kuriozaĵoj.

M: Mapoj estas specifaj kolektaĵoj; ili koncentras sciencon kaj arton en sin mem. Ĝuste pro tio hodiaŭ ni konigis al vi kelke da famaj antikvaj mapoj el Ĉinio. Nun ni alvenu la finon. Dankon pro via aŭskulto.

P: Ĝis la sekva leciono!

M: Ĝis la!


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto