Vizitu Forumon

Zaozhuang,bela gravuro de Esperanto en Ĉinio

(GMT+08:00) 2014-05-13 15:23:22     Redaktoro:Li Lu

La ĉeftemo de la festivalo estas 'Heroa Varsovio, Brava Zaozhuang'. vicurbestro Zhang Bing faris salutparolon en la inaŭguro, li diris, "la ĉeftemo portas apartan signifon. Ambaŭ urboj Varsovio kaj Zaozhuang travivis la suferon de milito kaj la postmilitan rekonstruadon. Ambaŭ faris penegan esploradon pri urba evoluado. Varsovio kaj Tai`erzhuang sub Zaozhuang estis ruinigita en la dua monda milito sed havigis al si la releviĝon sur la ruino. Zamenhof kaj Mozi devenis respektive de Varsovio kaj Zaozhuang, ili ambaŭ restas kulturaj konatoj kun la monda influo. 'Egaleco de lingvoj' pledita de Zamenhof kaj 'amo, senmiliteco' starigitaj de Mozi kune kun la spirito 'necedemo por la paco' jam fariĝas la kultura sango, sinkrone cirkulanta en la du urboj."

Kadre de la 5-a Internacia Festivalo de Esperanto estis programo "Kultura Interŝanĝo kun polaj amikoj en Tai`erzhuang" Klinsinki Krezysztof de pola Pacifikazia Muzeo donacis al Tai`erzhuang kvinminutan filmon: Varsovio sur ruino, kiu estis ripete prezentata sur la granda ekrano en la strato de Tai`erzhaung. Li kunportis ankaŭ bildojn pri Varsovio dum la jaroj de 1939 ĝis 1945, kaj tiuj pri la kulturoj de la Oriento. La bildoj estis ekspoziciitaj ĉe la portalo de la urbeto, kaj forte impresis turistojn. Estrino de la urbeto Tai`erzhuang sinjorino Li Yanyan diris:"Kvankam troviĝantaj en respektivaj kontinentoj Eŭropo kaj Azio, Varsovio kaj Tai`erzhuang havas tiom similajn travivaĵojn. La komuna memoro kaj sento solide baziĝas por la du popoloj amikiĝi kaj kunlabori en ankoraŭ pli vasta spaco, kio posedas la historian kaj internacian signifon."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto