Vizitu Forumon

Zaozhuang,bela gravuro de Esperanto en Ĉinio

(GMT+08:00) 2014-05-13 15:23:22     Redaktoro:Li Lu

Dum la festivalo oni sukcesis subskribi la interkonsenton por kunlaboro inter Pola Internacia Turisma Instituto kaj Zaozhuang-a Profesia Instituto; lanĉis la internacian konkurson pri fotado kun la temo: Zaozhuang, Esperanto-urbo de la Oriento en miaj okuloj"; oni akvumis arbojn en Internacia Arbaro kun la senco de amikeco inter ĉinaj kaj polaj popoloj. Dume gastoj vizitis la Esperantan Muzeon kaj faris adoradon antaŭ la statuo de Zamenhof en la urbocentro. Interesas la amikojn el Pollando la prezentado de te-ceremonio, ĉina kaligrafio kaj ĉinstila pentrado. Ĉina pentristo pri tradicia pentrado donacis siajn verkojn al eksterlandaj amikoj.

La festivalo finiĝis per la prelego titolita: Mozi---antaŭulo de homaranismo. Japana esperantisto Sasaki Teruhiro, iama prezidanto de KAEM, faris la prelegon. Li estas sociologo, kaj nun laboras en Zaozhuang-a Universitato.

Al la festivalo sendis salutmesaĝon ankaŭ vicprezidanto de UEA Lee Jungkee. Li diris, ke la urbo Zaozhuang jam estas internacia, kaj li gratulas, ke la festivalo estu fruktplena.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto