Vizitu Forumon

Triopule vojaĝis en Afriko

(GMT+08:00) 2014-07-10 15:30:50     Redaktoro:Li Lu

Ili estas triopo. Ili estas junaj kaj energiaj. Ili estas ĉinoj, kiuj vojaĝis tra Afriko naŭ monatojn. Ili vizitis 12 afrikajn landojn super 10 mil kilometroj. Ili devenis de nemalriĉaj familioj, sed elektis plej ekonomiajn veturilojn kaj plej malmulte kostajn hotelojn. Ili iris la vojojn neordinarajn sed vidis la plej belajn pejzaĝojn, kaj rikoltis la plej riĉajn spertojn de la vivo. Ili trafis malfacilojn kaj danĝerojn unu post alia, sed fojrefoje travivis la danĝerojn kaj kuraĝe elfuĝis sub la helpo de indiĝenoj. Ili diras, ke vojaĝo tra Afriko donas al ili novan konon pri la mondo, pri sia memo kaj pri la vivo.

La triopo konsistas el Song Cheng kaj Liu Xin el Wuhano, kaj Wu Taiyan el Taiwano. Maje pasintjare, la tri hazarde konatiĝis en hindeska restoracio post la vojaĝo ĉirkaŭ la sudorienta Azio. Ili ĝoje babilis kaj decidis triopiĝon por vojaĝi al Afriko. Neatendite, ili pasigis naŭ monatojn en Afriko.

1. Klasikaj itineroj por ĝui la naturon kaj la humanaĵojn

Estas plej malfacile peti vizon por vojaĝi al Afriko. Pro la improvizora ideo, ili devis peti la vizon en iu lando por la sekva. Ilia spuro kovras la afrikajn landojn, kies vizo akireblas en la tria flanko, kaj bonŝance, tiuj landoj ampleksas la klasikajn itinerojn vojaĝi en Afriko de la nordo al la sudo.

En Egiptio, ili eniris en kanelon de piramido kaj dialogus kun la Faraono. Ili spektis la sunsubiron en Sahara dezerto. De Kajro al Aleksandro, de Lukso al Aswano, ili per unu monato detale spertis la longan historion kaj modernan civilizacion de la lando.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto