Vizitu Forumon

Triopule vojaĝis en Afriko

(GMT+08:00) 2014-07-10 15:30:50     Redaktoro:Li Lu

En Harrar de Etiopio, ili promenis akompanate de ter-lupoj (proteloj), gustumis la distingajn kafon kaj bieron de la antikva urbo. Indiĝenoj konigis ke ter-lupoj laŭdire estus puristoj de la urbo, ili povas forigi malpuraĵojn, tial dio kaj la homo atingis la interkonsenton, ke ter-lupoj kaj homoj pace kunekzistu. Tial en la urbo ĉie viglas la ter-lupoj.

En Somalilando, la nigra tuko sur la kapo de egiptaj virinoj ŝanĝiĝas al la kolora, kiu blindige brilas, dum la afrikaj muzulmanoj kun la kaptuko montris la interesiĝon al Liu Xin je ties longa kaj nigra hararo. Oni nepre karesas ĝin pardone klarigante, ke ili neniam vidis tiom nigran hararon."

Kenjo estas lando fama pro ĝia natura parko, tamen fakte oni ne nepre vizitas la ŝtatan parkon por vidi sovaĝajn bestojn, sed renkontas zebrojn, taŭrojn kaj ĝirafojn eĉ ĉe ambaŭflankoj de la stratoj. Ili ankaŭ rajdis sur azeno por traumi la antikvan urbeton en insulo Lamuo en profunda islama stilo

En Rvando, iam okazinta masakro inter la etnoj Hutu kaj Tuŝio, ili vizitis la Memoran Muzeon pri la Masakro, la kruele blankaj skeletoj skuis ilian animon.

En Ugando, lando de mil montetoj, ili ensorbiĝis en belaj idiliaj pejzaĝoj, kaj surpriziĝis pro la montetoj elstaraj el la kvietaj lagoj. Sur la montetoj kreskas diversaj grenoj.

Ili vidis la superakvan tornadon en lago Malavio; ili vidis la sublunan ĉielarkon ĉe la akvofalo Viktorio.

Ili flosis en Zambezo kaj ĝuis la eksciton el la torenta fluo; ili saltis Bungeon super la fera ponto inter Zambio kaj Zimbabvo por defii al la morto; ili paraŝutis el la alta ĉielo en germaneska urbeto de Namibio por plezuri en libera flugo kaj vidi la imponecon de la dezerto kaj la maro.

En Afriko neniam mankas la elementoj ĝojigi junulojn.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto