Vizitu Forumon

Triopule vojaĝis en Afriko

(GMT+08:00) 2014-07-10 15:30:50     Redaktoro:Li Lu

2. Dum la vojaĝo ĉiam okazis neatenditaĵoj

Dum la vojaĝo ili senkonscie profundiĝis en la vivon de indiĝenoj. La triopo renkontis eventojn neniam okazintajn en la vivo.

Kiam ili atingis Egiption junie pasintjare, tiam okazis ŝtatrenversigo La armeo forpelis la tiaman prezidenton Morsi. Ĉie en Egiptio eksplodis grandaj manifestacioj, oni fajrigis la piroteknikaĵon en la Liberiga Placo, kvazaŭ festante feston. Ili ridante alkuris por spekti la spektaklojn, kaj estis donita multaj flagoj en la manoj. En la vicoj de la manifestacio, foje iu pafis al la ĉielo, tamen ili neniel timiĝis sed konis la demokration en la perforto.

Ludante briĝon sur la domtegmento de la hotelo en antikva urbeto Lukso de Egiptio, ili subite flaris ion bruligitan. Post minuto doloris al ili la gorĝo. Spertulo el Taiwano Wu Tajvan kriis: "Larmiga bombo, forkuru!" Sed jam estis malfrue, larmoj fluis el la okuloj.

Kvankam streĉis la cirkonstanco, tamen ili plezure vojaĝis en Egiptio proksimume unu monaton. Ili sentis la etoson de fasto. Ili renkontis vendiston, kiu preferas fari meson ol negoco; ili ankaŭ frandis multajn fastaĵojn senpagajn post la sunsubiro.

En Maklearo de Malavio, ili vidis, ke lokanoj lavis siajn bolvojn per sablo borde de lago eĉ sian pantalonon.

En Etiopio, ili provis la krudajn bovaĵojn. Song Cheng diris, ke oni dividis bovajn viandojn en kelkaj klasoj. La unuaklasa bovviando estu krude manĝita, la duaklasan oni kuiru en poto, dum la tria, fritita kaj la plej malaltklasa bovaĵo estu por supo. Sed eĉ la plej malbona viando manĝeblas bone, dum la unuaklasa des pli bongustas post trempado en spica saŭco.

Ĉe limo inter Ugando kaj Rvando, ili eltrovis, ke strato da homoj sidis por pluki "legomojn". La korboj estas verde kovritaj. Liu Xin deziras aĉeti legomojn, sed surprizite vidis, ke la verdo ne estas legomo sed la koloro de korpoj de lokustoj sen flugiloj kaj membroj. Al indiĝenoj plaĉas frititaj lokustoj. Por havi ankoraŭ pli bonan senton en buŝo oni senigis la flugilojn kaj membrojn. Ili varme prezentis al Liu Xin, "la flavaj estas viraj kaj la verdaj, inaj. La ina gustas pli dolĉa"

En multaj lokoj oni ne komprenas la anglan lingvon. Por faciligi la interkomunikadon, ili eklernis paroli lokajn dialektojn, ekzemple la esprimo de ciferoj. Iom post iom ili ellernis, ke en Malavio la ciferoj estas kvinumaj. Ili eltrovis ankaŭ, ke arabaj landoj ne uzas arabajn ciferojn. "Iliaj ciferoj estas malfacile rekoneblaj. Kiam ni atendas la aŭtobuson, ni devas esti tre atentemaj distingi la busan numeron, streĉite timas preterlasi la aŭtobuson."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto