Vizitu Forumon

Qingdao—"Blua Insulo"

(GMT+08:00) 2014-09-18 15:09:30     Redaktoro:Li Lu


Qingdao signifas "blua insulo" en la ĉina. Origine ĝi estas la nomo de malgranda blua insulo for de la bordo de la Duoninsulo de Shandong_provinco, pli poste ĝi fariĝis la nomo de malgranda fiŝista vilaĝo sur la bordo. Hodiaŭ Qingdao estas unu el la plej bonaj profund-akvaj havenoj de Ĉinio, somera feriejo kaj unu el la industriaj centroj.

La urbo kun loĝantaro de unu miliono kaj duono estas ĉirkaŭita de akvo triflanke, kun la Flava Maro en la sudo kaj oriento kaj granda golfo en la okcidento. Malvarmaj oceanaj fluoj de la nordo provizas la lokon per pli malvarmetaj temperaturoj en somero, ol normale troveblaj en ĉi tiu latitudo. Oni ŝatas la urbon pro ties klara fraŝa aero, la blua maro, la verdaj montetoj, la domoj kun ruĝtegolaj tegmentoj kaj la ĉie troveblaj floroj kaj arboj. La beleco de Qingdao troviĝas precipe sur la kvin-kilometraj strandoj kaj ĉirkaŭ nombro da golfetoj.

Ĝeto Qianhai, fakte edendaĵo de la ĉefvojo de la urbo, Bulvardo Zhongshan, estas multe ŝatata loko. Tiu ĉi cementa ĝeto estis konstruita en 1891 kaj servis kiel doko, antaŭ ol la nuna doko Dagang konstruiĝis. La ĝeto ekde tiam estis kelkfoje pliarĝigita kaj renovigita, tiel ke ĝi hodiaŭ etendiĝas 440 metrojn maren. Duoncirkla moleo kaj okangula pavilono laŭ tradicia stilo aldoniĝis al la suda fino, kie troviĝas la maro preskaŭ ĉiuflanke. Se oni turnas sin al la bordo kaj la urbon disterniĝintan sur la deklivoj de la monteto. Promenantoj en senĉesa fluo venas rigardi la tajdon, senti la humoron de la maro kaj ĝui la feinlandan etoson de la vesperoj, kiam miriado da steloj briletas kvazaŭ en komunikado kun la trembrilantaj urbaj lumoj. Fore sur la maro, la lampoj sur la buoj kaj boatoj kreas Laktan Vojon surtere.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto