Vizitu Forumon

Qingdao—"Blua Insulo"

(GMT+08:00) 2014-09-18 15:09:30     Redaktoro:Li Lu

Kaj en la mateno? Alvenu al la maro en la mateniĝo kaj vi renkontiĝos kun tute malsama mondo. Maljunuloj sin ekzercas per tajĝiĉuan-o aŭ promenado sur la strando, tute ne zorgante pri la ruliĝantaj ondoj frapantaj sur la bordo, dum junuloj trotetas en la strato supre. La suno, kiu leviĝas proksimume je la sesa, brilegas en senkompara pompo.

Tuj oriente de la ĝeto estas la Parko Lusin, nomata laŭ la renoma revolucia verkisto kaj pensulo de la 1930-aj jaroj. Tie troviĝas zigzagaj montvojetoj kaj vido al la maro---perfekta loko por promenado. Oriente situas la akvario, la plej malnova en Ĉinio. Hodiaŭ ĝi servas kiel centro por esploroj kaj edukado, kie oni povas informiĝi pri apudbordaj marestaĵoj, riĉfontoj kaj marscienco pere de elektraj grafikaĵoj, modeloj kaj ekspoziciaĵoj. La akvario elmontras multajn vivajn ekspoziciaĵojn de raraj specioj.

Pli malproksime estas la bela blanka domo de la Naviga Klubo de Qingdao, la unua de la speco en Ĉinio. Miloj da junaj laboristoj kaj studentoj alvenas tien por studi navigadon kaj partopreni en konkursoj de remado, montoboatado, velado, plonĝado kaj signalado.

La strando mem estas larĝa kun mola, fajna sablo. Ĝi milde kliniĝas malsupren ĝis la akvorando kaj estas perfekta por naĝado kaj sunbano. Entute estas sep banstrandoj en Qingdao, ĉiu ekipita per duŝoj kaj kabanoj. La naĝsezono daŭras de julio ĝis septembro. La akvo en aŭgusto havas mezan temperaturon de 14℃. Ĉiusomere miloj alvenas al la marbordaj banejoj.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto