Vizitu Forumon

Qingdao—"Blua Insulo"

(GMT+08:00) 2014-09-18 15:09:30     Redaktoro:Li Lu

Qingdao fieras pri siaj pluraj parkoj kaj ĝardenoj. La Parko Zhongshan estas la plej granda, kun aero de okcent mil kvadratmetroj. Kvankam troviĝas ĉi tie pli ol tricent mil arboj de pli ol tricent specioj, la parko estas famkonata pro siaj persikarboj, tearbedoj kaj medicinaj herboj, kiuj kreskas en apartaj ĝardenoj. Dum plejparto de la jaro la parko estas envolvita en la dolĉa aromo de florantaj arboj kaj arbedoj. Sennombraj ĉerizarboj staras flanke de la bulvardo, kiu duigas la parkon de nordo al sudo. Ĉiujare, de la mezo de aprilo ĝis frua majo, kiam la ĉerizarboj pompe floras, la parko okazigas festivalon de art-ekspozicioj kaj prezentadoj.

Okcidente de la ĉerizarboj troviĝas ĝardeno de dolĉa osmanto kun tri altvaloraj varioj. Kiam la flora sezono alvenas en la mezo de aŭgusto, ĝia rava aromo ebriigas preterpasantojn.

La parko havas ankaŭ aliajn ĝardenojn kun herbecaj peonioj, rozoj kaj aliaj floroj. Unu ĝardeno distingiĝas per pli ol kvincent diversaj specoj de plantaĵoj. La ĉarmo de la floroj allogas nekalkuleblajn vizitantojn en la flora sezono. Troviĝas ankaŭ multe da arboj ĉi tie. Inter ili estas antikva specio nomata metasekvojo, kiun oni antaŭe kredis malaperinta. En la 1940-aj jaroj, ĉinaj sciencistoj malkovris, ke la arbo ankoraŭ kreskas en Sichuan=kaj Hubei-provincoj. Ekde tiam ĝi vaste plantiĝis en Ĉinio. Parko Zhongshan en Qingdao havas centojn de tiuj arboj.

La suda parto de Qingdao laŭ la marbordo estas pitoreska kaj serena. Sub la ombro de pinoj kaj cipresoj situas elegantaj vilaoj, ĉiu kun sia propra stilo. La regiono antaŭe estis neenirebla por ordinaraj ĉinoj kaj rezervita por eksterlandaj burokratoj kaj kapitalistoj. Ekde 1949 ĝi fariĝis saniga ripozejo por la laboruloj kaj novaj sanatorioj kaj ripozdomoj estis konmstruitaj. Hodiaŭ estas 18 sanatorioj kun kvarmil litoj, ĉiu ekipita per instalaĵoj por kuracado kaj resanigo.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto