Vizitu Forumon

Revolucia gvidanto en la moderna epoko--Mao Zedong

(GMT+08:00) 2014-12-12 14:18:34     Redaktoro:Xiong Shan

En oktobro de 1934 Mao Zedong partoprenis en la Longa Marŝado de la unua flanka armeo de la Ruĝa Armeo. Dum la Longa Marŝado, en januaro de 1935 la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ okazigis vastigitan konferencon en Guizhou-provinco kaj la konferenco difinis novajn gvidantojn de la Centra Komitato kun Mao Zedong kiel ĉefo. En oktobro la Centra Komitato de KPĈ kaj la unua flanka armeo de la Ruĝa Armeo atingis Shanbei kaj finis la Longan Marŝadon. En decembro li faris raporton pri rimedoj kontraŭ japana imperiismo kaj klarigis politikon de unueca fronto de la Kontraŭjapana kaj Nacisava Movado. En oktobro de 1936 la tri ĉeffortoj de la Ruĝa Armeo renkontiĝis. En decembro de 1936 Mao Zedong kaj Zhou Enlai akcelis la solvon de la Evento de Xi'an (la 12a de decembro, 1936), tio estis pivoto de la ŝanĝiĝo de intercivitana milito al la dua kunlaboro de la Kuomintango kaj la Komunista Partio de Ĉinio por la Kontraŭjapana Rezistmilito. En la sama monato li verkis Strategion pri Ĉina Revolucia Milito. Post la Kontraŭjapana Rezistmilito, gvidata de Mao Zedong, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio persistis sendependan principon de la unueca fronto, mobilizis la amasojn, disvolvis gerilmiliton en la postfronto de la malamiko kaj establis multajn grandajn bazojn. En marto de 1943 Mao Zedong estis elektita kiel prezidanto de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ. En majo li gvidis la armeon kaj la popolon komenci produktan movadon kaj pasigi la seriozan ekonomian malfacilon.

De aprilo ĝis junio de 1945 okazis la 7-a Tutlanda Kongreso de Reprezentantoj de KPĈ kaj en tiu li faris raporton Argumento pri Koalicia Registaro. La konferenco faris la strategion "mobilizi la amasojn, fortigi la popolan forton, sub gvido de KPĈ venki la japanajn agresantojn, liberigi la tutlandan popolon kaj establi novan demokratiisman Ĉinion". En tiu konferenco la penso de Mao Zedong estis difinita kiel gvida penso de KPĈ. Li ĉiam estis prezidanto de la Centra Komitato de KPĈ de la unua plena sesio de la 7-a Centra Komitato de KPĈ ĝis la 9a de septembro en la jaro 1976, en kiu jaro li forpasis.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto