Vizitu Forumon

Revolucia gvidanto en la moderna epoko--Mao Zedong

(GMT+08:00) 2014-12-12 14:18:34     Redaktoro:Xiong Shan

En la 1-a de oktobro de la jaro 1949 fondiĝis Ĉina Popola Respubliko kaj Mao Zedong estis elektita kiel prezidanto de la centra popola registaro. En junio de 1950 li organizis la trian plenan sesion de la 7-a Centra Komitato de KPĈ kaj elmetis ĉefan taskon batali por bazboniĝo de la ŝtata financa kaj ekonomia situacio. En septembro de 1954 la unua konferenco de la Tutlanda Kongreso de la Popolaj Reprezentantoj adoptis la Konstitucion de la Ĉina Popola Respubliko, redaktita de Mao, kaj en tiu konferenco li estis elektita kiel la unua prezidanto de Ĉina Popola Respubliko ĝis aprilo de la jaro 1959.

En majo de 1966 pro ekstrema takso de enlanda klasbatalo, li iniciatis la movadon "la Granda Kultura Revolucio (1966-1976)". Pro rego de du kontraŭrevoluciaj grupoj, la movado estis pli kaj pli serioza, grande super lia takso kaj kontrolo, eĉ daŭris 10 jarojn kaj Ĉinio suferis seriozan damaĝon kaj perdon. En la Granda Kultura Revolucio Mao Zedong preventis kaj ĝustigis iujn erarojn. Li gvidis la batalon dispecigi kontraŭrevolucian grupon de Lin Biao kaj ne lasis Jiang Qing kaj Zhang Chunqiao kapti la plej altan gvidan potencon.


1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto