Vizitu Forumon

Eduka politiko floras en la subprovinco Lhoka

(GMT+08:00) 2015-09-28 09:32:39     Redaktoro:Xiong Shan

En grandpartaj regionoj en la tuta lando oni plenumas 9-jaran senpagan devigan edukadon, tamen en Tibeto jam plenumas 15-jaran senpagan edukadon. Por kuraĝigi al gefiloj de kamparanoj kaj paŝtistoj akcepton de supera eduko, la registaro de la Tibeta Aŭtonoma Regiono praktikas aliajn favorajn politikojn. Cai Shoukuan diris:

"Ni ekdonis monhelpon al gefiloj de kamparanoj kaj paŝtistoj en la jaro 2012. Se iu estos akceptita de enlanda universitato, do 6000 yuanoj de la elspezo de la lernado povos esti repagitaj de la lando. Se iu estos akceptita de enlanda specialigita lernejo, do 4000 yuanoj de la elspezo de la lernado povos esti repagitaj de la lando. Se iu estos akceptita de tibeta universitato, do 4000 yuanoj de la elspezo de la lernado povos esti repagitaj de la lando. Se iu estos akceptita de specialigita lernejo, do 2000 yuanoj de la elspezo de la lernado povos esti repagitaj de la lando."

La lando kaj la loka registaro subtenas la edukadon en la subprovinco Lhoka. Ili ne nur monhelpas edukadon, donas favorajn politikojn al gefiloj de kamparanoj kaj paŝtistoj por akcepti edukadon, sed ankaŭ donas grandan atenton al la trejnado de instruistoj kaj plenumas serion da favoraj politikoj. Kelsang Ngodrup, estro de la unua elementa lernejo en la subprovinco Lhoka, diris, ke la partia komitato de la registaro de la Tibeta Aŭtonoma Regiono alte atentas trejadon de instruistoj kaj neniam prokrastas disdoni la salajrojn al tiuj instruistoj. Krome, ili publikigis serion da favoraj politikoj al la instruistoj.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto