Vizitu Forumon

Eduka politiko floras en la subprovinco Lhoka

(GMT+08:00) 2015-09-28 09:32:39     Redaktoro:Xiong Shan

"En la jaro 2012, la partia komitato de la registaro de la Tibeta Aŭtonoma Regiono publikigis politikon pri porvivaĵ-subvencio de kamparaj instruistoj en la Tibeta Aŭtonoma Regiono. Tio estas inspira politiko. Kial? Ĉar la instruistoj de la regionoj en la dua klaso (laŭ altitudo) povas ricevi 400 yuanojn monate, en la tria klaso, 800 yuanojn monate kaj en la kvara klaso, 1200 yuanojn monate. Tio estas favora politiko por instruistoj en bazaj kaj landlimaj regionoj."

Dank'al la subteno kaj investo al la tibeta edukado de nia lando la Tibeta Aŭtonoma Regiono, la registaro de la subprovinco Lhoka en Tibeto klopode disvolvas kaj fortigas edukadon kaj atentas la forton de la instruistoj. La kvalito de la edukado pli kaj pli leviĝas. Cai Shoukuan, sekretario de partia komitato de edukada buroo en la subprovinco Lhoka, diris, ke disvolvi edukadon havas gravan signifon por la disvolvo de la tuta Tibeto.

"Yu Zhengsheng, prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, diris, ke la ŝlosilo de la disvolvo de Tibeto en la estonteco estas eduko kaj la bazo de demokratia kaj unuiĝa Tibeto estas eduko. Li ĝuste diris. Mi opinias, ke la eduka laboro estas tre grava."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto