Vizitu Forumon

Ĉina modelo

(GMT+08:00) 2012-11-15 08:45:07


(La unua forumo de Somera Davos, 2007)


Antaŭ dek jaroj la okcidenta socio opiniis, ke ruiniĝos ĉina ekonomio, sed post dek jaroj Ĉinio la unua iris el internacia financa krizo kaj fariĝis la monde dua granda ekonomikomunumo. Antaŭ dek jaroj neniu imagis, ke Ĉinio kapablis sendi homojn al la spaco kaj sukcesigis la Pekinajn Olimpikojn. La mondo surpriziĝas pri la ĉina ekonomio, kiu alrapide disvolviĝas, kaj ĉina modelo fariĝis afero monde atentata.

Septembre de la jaro 2007 en la ĉina norda havena urbo Dalian, okazis la unua forumo de Somera Davos. Ĉi tiu fojo estas la unua, ke Davos okazis en azia lando. De tiam, ĉiujare okazas vintra forumo de Davos en Svisio kaj somera forumo en Ĉinio, kaj la vintra forumo temas pri "500 mondaj potencoj" kaj la somera temas pri "kreskantaj entreprenoj".

Kial Davos elektis Ĉinion? Klaus Schwab, prezidanto de Davos, donis la respondon.

"Ĉinio estas granda ekonomikomunumo en la mondo, kies kresko estas rapida, ĝi ludas tre gravan rolon en mondaj ekonomio kaj politiko. Nun la monda ĉefforto turniĝas de la Okcidento al la Oriento, tial ni elektis Ĉinion kiel la organizanton."

"Ĉina modelo influas la mondon", tio fariĝis unu el la ŝlosilaj temoj de la forumo en la jaro 2007, ankaŭ komenciĝis atento al la ĉina modelo ĉi-jare.

Lastajn jarojn, sekve de la rapida kreskado de la ĉina ekonomio, partoprenis pli kaj pli da entreprenistoj en somera Davos. Ili esperis lerni ĉinajn spertojn per la platformo. Sinjoro Maurice Levy, franca entreprenisto, dufoje ĉeestis al la forumo en Ĉinio. Li diris:

"Mi celas lernadon en Davos, ĉar Ĉinio gajnis nekredeblan atingon en ekonomia kreskado, kaj mi ne vidis ĉi tian atingon en okcidentaj landoj. Tial mi volas scii la kialon."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto