Vizitu Forumon

Ĉina modelo

(GMT+08:00) 2012-11-15 08:45:07

Nun, anstataŭ Japanio Ĉinio fariĝis la monde dua granda ekonomio kaj la monde plej granda eksporta lando. 100 miliono da ĉinoj sin liberigis el malriĉeco, kaj ĉina evoluado estas grava movforto por kreskado de la monda ekonomio.

Cetere, sukcesis Pekinaj Olimpikoj en la jaro 2008 kaj Ŝanhaja Monda Ekspozicio en la jaro 2010, kaj efike funkciis savado kontraŭ la tertremoj en Wenchuan kaj Yushu kaj rekonstruado post la katastrofo, El ĉio la internacia socio trovis la superecon de la ĉina sistemo, kiu kapablas kolekti ĉiujn fortojn solvi gravajn kaj urĝajn aferojn. Japana ĵurnalisto Kobayashi Fuminori, kiu faris viziton en kastatrofejoj en la ĉina provinco Sichuan, alte taksis la ĉinan postkatastrofan rekonstruadon. Li diris:

"Mi ege respektas ĉinajn lokajn registarojn, ĉar ili en mallonga tempo starigi novan urbon. Rapideco estas tre grava por rekonstruado. En Japanio, oni devas aŭdi opiniojn de aliaj personoj, tio prokrastis la rekonstruadon kaj kaŭzis malaltefikon, tial mi volas informi alialandanojn pri la metodo, ke ĉinoj kolektas ĉiujn fortojn por fari unu aferon."

Komence, viglis la teorio pri "minaco el Ĉinio", nun la ĉina modelo estas varme atentata, de la lastaj dek jaroj alfrontantaj ĉiujn suspektojn ĉinaj gvidantoj estas klaraj. Wen Jiabao, ĉina ĉefministro, esprimis, ke Ĉinio elektis la disvolvan vojon, kiu konformas al la ĉina stato, sed ĝi ankoraŭ estas esplorata, ne formiĝis ĉina modelo.

"Ni elektis la vojon konforman la la ĉina ŝtata stato. La karakterizaĵoj de la vojo estas: unue ekonomia kontruado estas la centro kaj oni forte akcelas ekonomian disvolvon kaj socian prosperon; due homoj estas plej gravaj kaj oni ĉiuflanke faras kunaranĝon kaj persistas en la kontinuigebla disvolvo; trie oni devas persisti en socia egaleco kaj justeco por harmonio kaj stabileco de la socio, kaj kvare oni devas garantii demokratiajn rajtojn de la popolo, akceli ĉiuflankan evoluadon de homoj por pluapaŝe stimuli aktivadon kaj kreivon de la popolo. Niaj reformado kaj konstruado estas esplorataj kaj ni neniam opiniis, ke nia evoluado estas modelo."

Ĉinaj gvidantoj esprimis ankaŭ en multaj okazoj, ke iu ajn lando devas marŝi sur sia vojo kaj la ĉina flanko respektas elekton de diverslandaj popoloj. Diferencaj landoj kaj diferencaj vojoj povas respekti kaj lerni kaj referenci unu alian.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto