Vizitu Forumon

Ĉina modelo

(GMT+08:00) 2012-11-15 08:45:07


(Rekonstruado de Wenchuan)

Antaue, la ĉefstabejo de Davos ofte sendepende difinis ĉeftemon kaj aliajn temojn de la forumo, sed lastajn jarojn Ĉinio vaste partoprenis en la difino.

Ekzemple, Ĉinio partoprenis en esplorado de 18 temoj en ĉi-jara somera Davos, inter ili 5 temoj rilatas al Ĉinio. Laŭ iuj erudiciuloj, tio sufiĉe montras la ŝanĝiĝon de la ĉina internacia pozicio kaj la atenton de la internacia socio al la ĉina modelo.

Sed komence de ĉi tiu jarcento, eĉ pli frue, la ĉina modelo estis suspektita de la internacia socio, precipe de okcidentaj landoj. Post finiĝo de malvarma milito en la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, ĉar senceŝe fortiĝis la sinteza ŝtata forto de Ĉinio, la teorio "minaco el Ĉinio" plivastiĝis en Usono, Japanio, Filipinoj kaj kelkaj landoj. La teorio opinias, ke la ĉina evoluado fariĝos defio al alilandaj interesoj kaj al la internacia ordo, kaj ĝi minacos la stabilecon de la azi-pacifika regiono kaj de la mondo.

Komence de la 20-a jarcento, ĉi tiu suspekto sin turnis al ekonomio kaj la okcidentaj landoj opiniis, ke ruiniĝos la ĉina ekonomio. Precipe en la jaro 2001 la libro, nomata "Ruiniĝos Ĉinio", kuraĝe antaŭvidis, ke "la ĉina ekonomio malprosperos kaj ruiniĝos antaŭ Pekinaj Olimpikoj en 2008." Tio kaŭzis la teorion pri ruiniĝo de Ĉinio en la mondo.

Laŭ fakuloj, ĉi tiu teorio fakte estas atentigo por Ĉinio. Mao Shoulong, plenuma vicestro de instituto pri publikaj politikoj sub la Ĉina Popola Universitato, diris:

"Fakte ĉiam troviĝas la teorio, ĝi estas pesimisma, montras serion da problemoj finacaj, ŝuldaj, mediaj kaj administraj, pro tio homoj sentas, ke ruiniĝos Ĉinio, sed aliflanke tio ankaŭ kaŭzis atentigon al la problemoj."

En la jaro 2007 la monda ekonomio suferis seriozan financan krizon. Eksportado kaj dungado de Ĉinio estis grande influataj. La ĉina registaro ĝustatempe alprenis rimedojn, plenumis ĝeneralajn planojn por reprosperigi la ekonomion, kiel la planon fari investon je 4000 miliardoj da juanoj. Pro tio Ĉinio la unua iris el la financa krizo en la mondo. Louis Kuijs, alta ekonomikisto de la agentejo de Monda Banko en Ĉinio, faris tian takson.

"Ĉina ekonomio estis serioze batata de la regreso de la monda ekonomio, sed danke al la plano por reprosperigi ekonomion la ĉina registaro sukcesis nuligi impulson el la reduktiĝo de eksportado, kaj la stimulaj politikoj gajnis bonajn rezultojn. Reprosperiĝas la ĉina ekonomio, tio ludas inspiran rolon al Ĉinio kaj al la mondo."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto