Vizitu Forumon

Ĉu sonĝo aŭ realo?

(GMT+08:00) 2012-07-18 18:26:08

-- Verkita de Felszeghy Judit el Hungario

Freŝa printempa tago! Ĝuste pri tiuj tagoj oni diras, ke la naturo renaskiĝas – la foliaro brile verdas, la ĉielo estas profunde blua, kaj nebuletoj naĝas sur ĝi, kiel vato-pecetoj; sur la herbejo, inter la flavaj, blankaj, bluaj, rozkoloraj floretoj roso glimas, kiel miloj da diamantoj. Milda venteto trakuras la arbojn, karesas la branĉetojn. Kaj la birdoj! Kiel solena simfonio de la printempo: triloj, pepadoj, kvikoj sonas el la etaj gorĝoj.

La lernejanoj elektis taŭgan tagon por la vizito de la arbaro. Dudeko da sep- okjaraj geknaboj gaje marŝadas en la arbaro kun ilia instruisto. Iliaj ridoj miksiĝas kun la birdaj kantoj. Mi promenas ĝuste tiudirekte, do mi iom rapidigas miajn paŝojn por atingi ilin kaj kaŝe subaŭskulti ilian babiladon – iom nostalgii pri miaj lernejaj jaroj.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto