|
|
||
– Bonan tagon, sinjorino, ĉu mi helpu vin?
– Bonan tagon, – mi respondas, – ne… mi nur… la vulpo… – mi balbutas.
– Ĉu vi havas vulpon por ripari? Vi povas alporti ĝin al ni, ni riparas bestojn kun unujara garantio, – ŝi diras afable, kaj malaperas tra la pordo. Tiam mi kun hororo rimarkas, ke sur ŝia ŝultro kuŝas grandega, nigrafela pantero…
Tiam mi vekiĝis. Mi simple endormiĝis sur parka benko, en la milda printempa posttagmezo
– Terure, – mi pensis. Ĉu anstataŭ bestoj, arboj restos nur tiuj… mizeraj simulaĵoj?
Apud mi sidis iu viro – mi eĉ ne rimarkis, ekde kiam li estis tie – kaj nun li alparolis min.
– Ne. Ne estos tiuj simulaĵoj. Ne estos tiuj feloj kaj specialaj programoj por movigi ilin. Eble en libroj eblas rigardi, kiel aspektis la formortintaj bestoj… se libroj ankoraŭ restos. Kaj ne estos la artefaritaj arbaroj. Arbo kaj ligno estos raraĵo kiel oro. La plantoj sekiĝos dum sekaj someroj kaj malvarmaj vintroj. Kaj veturi ne eblos ĉar tio estos luksaĵo preskaŭ neakirebla pro la altega valoro de nafto… Ne, ankaŭ komputiloj ne estos, almenaŭ por ĉiutaguloj, pro manko de elektro. Ĝis tiu tempo eĉ grandaj terenoj subakviĝos…
– Pri kio vi al mi parolaĉas? – mi kriis al li kolere.
– Pri la morgaŭo, – alvenis la respondo mallaŭte, kaj li ekstaris kaj foriris sen plia vorto. Sur la benko estis lasita lia gazeto: jam eĉ ne mirigis min la informo pri la denova, forta altigo de gasoleo.
Ĉu eblas ankoraŭ fari ion? Aŭ jam tro malfrue?
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |