Vizitu Forumon

Ĉu sonĝo aŭ realo?

(GMT+08:00) 2012-07-18 18:26:08

La instruisto – eble samaĝa kun mi – entuziasme prezentas la arbaron al la infanoj. Li parolas per milda voĉo, malrapide. La grupeto nun haltas, kaj rigardas sciuron sur iu branĉeto, kiu, tute sentime daŭrigas sian matenmanĝon.

– Jen, tien rigardu! Supren, super via kapo! Ĝi estis la ruĝa sciuro, apartenas al la ronĝuloj, ĝia loĝregiono plejparte en Eŭropo, dum la grizfela speco venis el la Norda parto de Ameriko. Ili nutris sin plejparte per semoj kaj …

– Strange, – mi meditas. ¬– „Estis", „nutris"… sed mi pluiras kun la infanoj, kiuj nun kaŝrigardas vulpon. Vere ĉarma vidaĵo, kiel la vulpo ludas kun siaj idoj. La instruisto plu rakontas al la lernantoj, ĉi-foje pri la vulpo… kaj, jen, denove ĉion kun „-is".

„Eble li instruas samtempe ankaŭ gramatikon, kaj nun la verbotempon," - mi diras al mi mem, sed dume mi iel sentas ke tiu argumento iom lamas… Ravite pro la beleco de la arbaro mi daŭre sekvas ilin, aŭskultante la klarigojn pri bestoj kaj plantoj, la arboj malpliiĝas kaj ni alvenas al senarbejo, kie meze lageto rebrilas la sunradion, kaj inter la diversaj enakvaj plantoj kaj nimfeoj… ho, nekredble: krokodila kapo elakviĝas! La infanoj tamen tute discipline kondutas: neniu ŝriko, krio aŭdiĝas, kaj la instruisto same trankvile prezentas la danĝeran beston, kiu dume malrapide eligas sian tutan korpon el la akvo… Tiam mi decidas, ke sufiĉe jam nostalgiis kaj aŭdis, kaj mi pluiras, celante la elirvojon el la arbaro.

La elirejon indikas granda ligna pordego, kaj apude staras bela duetaĝa domo, kun grandaj fenestroj. La scivolemo allogas min tien, por enrigardi en la vastan ejon interne. Unue kun teruro mi retropaŝas, sed poste mi reiras, por esti certa: iu virino sidas antaŭ komputilo, kun vulpo en la mano. Pliaj vulpoj, sciuroj, birdoj, eĉ ursido kuŝas malantaŭ ŝi sur iu breto. La virino unumane tenas la longvostulon, alimane per iu ŝraŭbilo-simila ilo pikadas la ventron de la povra besto, dum ŝi atente rigardas la ekranon antaŭ si. Post kelkaj minutoj ŝi kontente metas la vulpon sur la teron, tiu ekstaras, kuradas ien-tien la ejo kaj fine revenas al la sinjorino, kiu metas ĝin sur la alia tablo. Poste ŝi prenas iun sciuron, kaj komencas pikadi ĝin per la ilo. Mian gapadon interrompas alia virino, kiu preterpaŝas min.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto