Vizitu Forumon

Zhongguancun kondukis varman tajdon de investo por krei entreprenojn

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:44

Zhongguancun sidas en la pekina nordokcidenta regiono, kaj estas titolita "ĉina Silicia Valo". Antaŭ dek jaroj, amaso da homoj, kiuj sin deciĉas al kreo de alta teknika afero, kolektiĝis ĉi tie kaj komencis sian vivon de kreo de entreprenoj. Hodiaŭ, Zhongguancun jam fariĝis la ĉina plej granda alt-scienc-teknika zono. Ĉi tie, pli kaj pli da mezgrandaj kaj malgrandaj scienc-teknikaj entreprenoj estas helpataj kaj subtenataj de la registaro. Kiel administra fako de la zono, Administra Komitato de Zhongguancun-a Scienc-teknika Zono alprenas multajn manierojn por subteni korporaciojn, kiuj ne havas sufiĉan kapitalon, sed posedas kernan teknikon kaj bonan potencialan forton. Pro tio, pli kaj pli da investaj establaĵoj vigle faris investon al entrerpenoj en la zono, kaj entreprenoj en la zono povas rapide kaj sane disvolviĝi. Hodiaŭ ni babilos pri ĉi tiu temo.

En la fino de la lasta jaro, fininte sian lernadon en Usono, sinjoro Liu Qiang revenis hejmen kaj kreis korporacion en la Zongguancun-a Scienc-teknika Zono. La korporacio de Liu Qiang ĉefe liveras al entreprenoj la problemon pri sekureco de elektronikaj komerco kaj politikaj aferoj. Nun oni jam finis ekzamenon de programoj, ekspluatitaj de la korporacio, kaj la korporacio faras intertraktadon kun koncernaj entrerpenoj kaj espereble baldaŭ subskribos kunlaboran interkonsenton. Sinjoro Liu Qiang plenas de fido, sed li havas malfacilon rilate al kapitalo, tial li esperis, ke la registaro povos doni pli multajn helpojn kapitale. Liu Qiang diris:

"Ni bezonas registaran subtenon, bonaĵoj certe estas grandaj, ni ne povas trovi investantojn. Aliflanke, kiam investantoj trovas nin, ni ne scias kiel fari intertraktadon, tial la registaro havas kondukan kaj stimulan sintenon, tio rapide akcelos evoluadon de entreprenoj."

Sinjoro Liu Qiang esprimis korajn vortojn de multaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj en Zhongguancun. En pli ol 18 mil entreprenoj de Zhongguancun, mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj okupas grandan proporcion. Kiel la korporacio de Liu Qiang, multaj korporacioj posedas teknikon, sed ne kapitalon.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto